Európa-Demokrácia-Eszperantó

Mert nincs európai demokrácia nyelvi demokrácia nélkül.

 

 

Oftaj demandoj pri E-D-E

 

Pri EDE ĝenerale indas mencii por eviti miskredojn:
-ke EDE ne celas partopreni en la naciaj balotoj. Nur en la eŭropaj.
-la ĉefa celo estas atentigi pri lingva demokratio en la Eŭropa Unio. La aliaj partioj aŭ politikaj movadoj tute ne okupiĝas pri tio. Same kiel antaŭ 30 jaroj neniu el ili okupiĝis pri naturprotektado. Nur la apero de naturamika partio devigis ilin okupiĝi pri la temo.
-ke oni povas aliĝi al la hungara sekcio de EDE eĉ se oni jam membras aŭ apogas alian partion.
-ke la hungara EDE estas neŭtrala rilate al la politika (kaj Esperanta!) situacio en Hungario

Lastatempe dum balotoj en kelkaj landoj ankaŭ partio/movado pri defendado de libereco en interreto havis ioman sukceson.

 

 

STATUTO de la asocio:

 

 

 

 

Ĝenerala parto

 

                                                                          § 1

 

 

1) La nomo de la asocio en la hungara lingvo estas:

          Európa  – Demokrácia –   Eszperantó.

 Ĝia nomo en Esperanto estas:

           Eŭropo – Demokratio – Esperanto;    plue: E-D-E.

 La asocio, ligante sin  al la 

 Eŭropa politika organizaĵo   Eŭropo –     Demokratio – Esperanto,

 difinas sin kiel hungara sekcio de tiu.

 

2)  La sidejo de la asocio estas en Budapeŝto, la poŝtadreso estas:

          H-1078.  Budapest, Marek József u. 31. III. e. 7.

 (3) Fondo-jaro: 2009

 

 

 2 §

 

La celo de la asocio 

(1) Plifirmigado de demokratio en Hungarujo kaj Eŭropo, evoluigo de la internacia  demokratio, kaj de Eŭropa konscio de identeco.

 

(2) La asocio celas kontribui al intensiĝo de kulturaj interŝanĝoj, agadi por agnoskado de diverseco de lingvoj kaj kulturoj, ŝirmado kaj konservado de kulturaj valoraĵoj.

 

(3) Pli kaj pli ampleksa validigo de lingva demokratio, plivastigo de la skalo de

rimedoj de interncacia komunikado, inluzive subtenadon de aplikado de Esperanto.

 

(4) La asocio strebados atingi siajn celojn pere de utiligo de publikeco, kunformante politikan publikan opinion, agante kune kun similcelaj asocioj enlande kaj eksterlande

 

 

 3. §

 

Konforme al ĉio supra, la asocio ne havas agadon entreprenecan.

La bonhavaĵoj de la asocio estas utiligeblaj nur por efektivigi laŭstatuajn celojn

 

 

4. §

 

Asocia membreco

 

(1) Membro de la asocio povas esti ĉiu natura persono, kiu subtenas la celojn de la asocio. Membreco en politika partio ne malelbligas membriĝon ankaŭ en ĉi tiu asocio. Tamen personoj, kiuj membras aŭ simpatias je

partioj, kies principoj ne kongruas kun la homaj rajtoj, agnoskataj de UNO,

ne rajtas membriĝi en la hungara sekcio de Eŭropo – Demokratio – Esperanto.

 

(2) Pri aliĝo-peto decidas la estraro.

 

(3) Membreco ĉesas pere de memvola eksiĝo, eksmembrigo aŭ morto.

 

(4) Iu ajn membro de la asocio rajtas iam ajn eksmembriĝi. Membreco ĉesas

samtempe kun deklaro al la estraro pri eksmembriĝo, sed jara membrokotizo jam pagita ne estas repagebla.

 

(5) Se membro estas grave kulpinta kontraŭ la celoj kaj interesoj de la asocioj,

aŭ eĉ ses monatojn post averto ne kotizas, la estraro rajtas lin eksmembrigi senprokraste.

 

(Decidon pri eksmembrigo oni devas liveri en maniero atestebla, informante la eksmemgrigaton ankaŭ pri eblo de jurisdikcia riparo. Apelacii kontraŭ la decido eblas al la ĝenerala kunsido. Oni devas prezenti la apelacion je la adreso de la ĝenerala kunsido ĝis 15 tagojn post la enmanito de la decido. Oni devas la apelacion en-tagordigi por kaj pritrakti dum la sekva ordinara ĝenerala kunsido.

 

(6) La rajtoj de la membroj                                                                                                                                                                                                                                                                    a)  Ĉiu membro rajtas persone partopreni la plenkunsidon.

 b.) Ĉiu membro de la organizaĵo rajtas elekti membrojn por kaj esti elektata kiel membro por organoj de la asocio                                                                                                                                                                                                                                                        c.) - povas rekomendi fari decidon enkadre de la asocio;.

d.) - rajtas partopreni agadon kaj aranĝaĵojn de la asocio.

e.) - rajtas fari rimarkojn kaj formi opinion pri ajna demando pri la asocio aŭ ĝi

organo

 

(7) La devoj de la membroj estas:

 

a.) observi la statuton kaj decidojn de la asocio,

 

b.) regule kotizadi.

 

c.) Pri kiomo de la membrokotizo decidas la ĝenerala kunsido. membro povas kotizi

 

ĉe la kaso dum la membriĝo mem aŭ post sia membriĝo, ĝirante la kozion al la konto de la asocio.

 

d.) La membroj devas kunlabori por efektkvigo de la decidoj de la gvida organo.

 

II. Organiza strukturo

 

La organoj de la unuiĝo:

 

  1. ĝenerala kunsido

  2. estraro                                                                                                                                        §5

 

                         Ĝenerala kunsido

 

La supera decidfaranta organo de la organizaĵo estas la ĝenerala kunsido. La ĝenerala kunsidon konsitigas la ĉiomo de la membroj,

 

(2) Ĝeneralan kunsidon oni devas kunvoki po unufoje ĉiujare. La rajto kunvenigi la ĝeneralan kunsidon apartenas al la estraro.

 

(3) eksterordinaran ĝeneralan kunsidon oni povas kunvoki, se intereso de la organizaĵo tion necesigas aŭ tribunalo devigas.

 

(4) Informon pri la ĝenerala kunsido, invitilon kun la programo oni devas sendi minimume du semajnojn antaŭ la kunveno.

 

(5) La ĝenerala kunsido, kiel supera decidfaran organon, estas rajtigita procedi koncerne ĉiujn taskojn.

 

(6) Jaran financan raporton kaj prezidantan raporton oni devas prezenti por akceptigo al la ĝenerala kunsido, kaj oni devas ĝin prezenti post aprobo fare de la estraro.

 

 

Ekskluziva agosfero de la ĝenerala kunsido:

 

  1. aprobo de la statuto

  2. modifo de la statuto

  3. akcepto de la jarraporto de la prezidanto kaj akcepto de la financa raporto;

  1. deklaro de unuiĝo kun alia organizaĵo, deklaro de malfondo

 

e) decido pro ĉiuj aferoj, kiujn la statuto indikas kiel apartenantan al la ĝenerala kunsido

f.) elekto eventuale revoko de oficuloj

Oficulo estas revokebla, se li ne plenumas sian oficon.

 

g) decido pri korporacia partopreno en societoj

h) akcepto de kredito

i) aprobo pri ĉiu negoca procedo

j) decido pri kotizo

 

  1. Decidkapablo de la ĝenerala kunsido

 

Ĝenerala kunsido kunvokita laŭregule ĉiam estas decidkapabla, se ĉeestas 50 %-oj de la membraro + unu persono. ĝenerala kunsido ripete kunvokita en la samaj loko kaj tagordo

esgtas valida sendepende de la nombro de la ĉeestantaj membroj, se la membroj estas

informitaj pri tio.

 

  1. Ĉiu membro havas po unu voĉon.

  2. La ĝenerala asembleo decidas ordinare je malferma voĉdonado, per

simpla plimulteco de voĉoj. Ĉe egaleco de voĉoj la demando estas

kvazaŭ rifuzita.

  1. Se unu el la voĉdonrajtaj membroj tion deziras, oni devas aranĝi sekretan voĉdonadon

  2. Por modifi la statuton oni bezonas ĉeeston de pli ol du trionoj de la membraro.

Pri modifado de la statuo oni povas voĉdoni nur, se tiu progamero rolas sur en la invitilo, kaj se la tekstoj kaj de la pli frua, kaj de la modifita statuto estis senditaj al la membraro

 

  1. Oni elektas oficulojn je sekreta voĉdonado. Ĉe la sekreta voĉdonaro oni uzasunuecajn voĉdonilojn. Ĉiu partoprenanto por ĉiu elekto-ago ricevas folion, kiun, falditan kaj kaŝkovritan, indikinte sian voĉon, lo fordonas. Kiam la voĉoj estas donitaj, oni kalkulas la voĉojn kaj la nomon de la elektitoj oni anoncas.

 

 

  1. La ĝenerala kunsidon oni devas protokoli. La protokolo devas enhavi la demamdojn

prezentitatjn por voĉdonado kaj la faritajn decidojn. La protokolon subskribas la prezidanto kaj la protokolanto, du personoj aŭtentikigas ĝin..

 

 

  1. La personaj elektoj estas sekretaj. Personon prezidantan ĉe kunsido aŭ protokolanton oni povas escepte elekti publike, se la plimulto de la ĉeestantoj ne malakceptas tion.

 

  1. Ĉe elekto de oficuloj ĉiu membro rajtas kandidatigi personon, Membroj rajtas kandidatigi ankau sin mem kaj forestantajn membrojn.

  2. Por malfondi la asocion oni bezonas 3/4-an plimulton de la ĉeestantaro. Tia decido povas esti akceptata nur se ĝi estas anoncita antaŭ la aranĝo de la kunveno                                                       

§ 6

 

Estraro

 

La estraro estas organo de la asocio por gvidi ĝiajn aferojn kaj por ĝin reprezenti. La estraro konsistas el tri membroj:

  • prezidanto

  • vicprezidanto

  • tri estraranoj

La asocio estas reprezentata memstare de la prezidanto. Se la prezidanto forestas, la asocion reprezentas la vicprezidanto, aŭ laŭ konkreta komisio alia estrarano.

Pri la banka konto disponas la prezodanto kaj la vicprezidanto proprapersone.

 

(2) La estraro estas elektata de la ĝenerala kunveno por du jaroj. Estraranoj estas reeelekteb laj. Prezidanto estas elektata je aparta elekto-procedo. La oficanta estraro restas rajtihita ankau post la epeltoperiodo ĝis oni elektas novan estraron.

 

(3) La estraro plenumas sian taskon homorofice; por gvidi aktualajn afeorjn oni rajtas dungi afergvidanton, kiu rajtas partopreni la kunvenojn kun rajto je konsultiĝo.

 

(4) Estrarkonvenoj estas okazigendaj minimume po du fojojn jare. Laestraranoj j devas esti invitattaj per letero aŭ elektronike plej malfure tri tagojn antaŭ la kunven-tempo Antau kaj inter la estrarkunvenoj la estraranoj tenas kontakton telefone aŭ retpoŝte, kaj ili regule konsultiĝas.

 

(5) Agosfero kaj taskaro de la estraro                                                                                                                                                                             a) Inter du ĝeneralaj kunvenoj la estraro gvidas la organizon, prizorgas efektivigon de la decidoj de la ĝenerala kunveno. b) La estraro devas zorgi pri la sekvaj taskoj: organizado, informa-kirado, informado  c) Anonco, aranĝo de ĝeneralak kaj eksterordinaja kunvenoj.    estrarkunsidon, se la prezidanto aŭ teri membroj de la estraro tion iniciatas.  e)  Preparas la buĝeton kaj   f)  la agad-programon g) Decidas pri akcepto aŭ ekskuldo de membroj                                                                                                                                                                                                                                                                                                  (6) Decidkapablo de la estraro a) La estraro dum kunsidoj decidas ordinare je malferma voĉdonado, per dimpla plimulteco de voĉoj. La estraro estas decidkapabla se ĉeetsas minimume tri membroj. Ĉe egaleco de voĉoj decidas la coĉo de la aktuala kunsidestro. b) La estrari povas kunsidumi ankaŭ uzante teĥnikajn rimedojn kondiĉe keili, identigeblaj, estas en kontrolebla kontakto. kaj partoprenas la procedojn de la insterkonsiliĝo kaj efektivigo de decido. Dicidojn akceptitajn telefone aŭ je elektronika poŝto oni devas ankaŭ skribe formulii, fine la prezidanto devas ĝin subskribe aŭtentikigi.

§7

 

                    Agadsfero de la prezidanto

 

 

  1. La prezidanto, estante ĉefa oficulo de la asocio, ĝin reprezezentante devas respekti kaj respektrigi la decidojn (de la ĝenerala ĝenerala, de la estraro).

  2. - gvidas kaj organizas la laboron de la estraro.

  3. - reprezentas la asocion

  4. preparas por la ĝenerala asembleo la necesajn raportpjn

  5. plenumas la taskojn, kiujn la ĝenerala asemble komisias al li

  6. – pri la banka konto la prezidanto kaj la vicprezidnato disponas je apartaj rajtoj, memstar

 

La tasko de la vicprezidanto

 

  1. Liaj taskojn difinas la estraro

  2. Kontrolas kaj gvidas la efektivigon de la estraraj decidoj

  3. Efektivigo de tiuj taskoj, kiujn la statuto, ka ĝenerala kunsido kaj la estraro delegas en lian agadsferon.

  4. Dum foresto de la prezidanto plenumas ties taskojn.

  5. pri la banka konto la prezidanto kaj la vicprezidnato disponas je apartaj rajtoj,

memstare

 

 

Taskoj de la estraranoj

 

  1. Partopreno en la estrarkunsidoj kaj akceptado de decidoj.

  2. Reprezentado de la asocio laŭ komisio.

 

§8.

 

Aŭtentikigo de la decidoj kaj la lingvoj de la kunveonoj

 

  1. La decidojn faritajn dum estrarkunsidoj kaj membrarkunsidoj oni devas

skribe fiksi, la prezidinto kaj la protokolinto devas tion subsktribi.

 

  1. En internaciaj kontaktoj oni devas uzi unuavice la lingvon Esperanto. Koncerne la kunvenojn: se ĉiuj partoprenanto kontentige komprenas Esperanton, la partoprenantoj jrajtas paroli Esperante. La protokolon oni devas gcidi hungare. La informojn oni devas publikigi jóhungare kaj laxueble Esperante.

 

 

§9

 

 

Malfondo de la asocio

 

 

  1. La sicoa organizo povas ĉesi ekzisti je malfondiĝo, je unuiĝo kun aluia organizo, malfondo deekstera, aŭ je konstato de ĝia malestiĝo.

 

  1. Pkaze de ĉeso de la asocio – post kontentigo de kreditintoj - pri la posedaĵo de la asocio oni devas disponi laŭ la preskriboj de la statuto.

 

  1. Se la organizaĵo ĉesis je malfondo aŭ je konstato de ĉese, la reston de la bonhavaĵoj post aranĝo de la ŝuldoj de la asocio onu devas havigi al organizoj laborantaj por simile humanusmaj celoj, laŭeble al organizoj laborantaj por disvastigado kaj aplidado de la internacia lingvo Esperanto.

 

Pri elekto de orzanizo laŭ la supra priskribo la estrari prezentas sian rekomendon

kaj ĝin konfirmas la ĝenerala kunsido

 

Jenan statuton la membraro de la asocio dum sia fondokunveno en la jaro 2009 akceptis.

 

 

 

Budapeŝto, la 24an de 2009

 

 

 

Weblap látogatottság számláló:

Mai: 68
Tegnapi: 25
Heti: 68
Havi: 868
Össz.: 108 413
Oldal: En Esperanto
Európa-Demokrácia-Eszperantó - © 2008 - 2017 - ede-hu.hupont.hu